Diskuto:Tao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva rimarkigo: daotao? En Esperanto la vorto estas tao, ĉar la vorto eniris la lingvon, kiam la ĉina kutime estis skribita en romanaj literoj laŭ la sistemo de Wade-Giles. Nuntempe la kutima sistemo estas la pinjina sistemo, kiu skribis "tao" kiel "dao". - kies?

Fakte ne. La vorto tao verŝajne venis en esperanton el la angla aŭ la franca. La ĉinan lingvon oni daŭre skribas per hanzioj. La nuntempe plej uzata transskriba sistemo de la ĉina estas pinjino. Tamen, ekzistas nenia kialo transskribi la pinjinajn 'b' [p], 'd' [t] kaj 'g' [k] per esperantaj "b", "d", "g"; male, oni transskibu ilin per "p", "t", "k", precize samsonaj kaj laŭprononce fidelaj. Kvankam kelkaj ekuzis dao kaj eĉ daŭo, ĉinaj esperantistoj mem proponis lastatempe nur la formojn taŭo kaj taŭismo, tamen ne kohere nek sisteme; ekzemple, en la 1800-paĝa traduko de la romano Ĉe akvorando, Laŭlum uzas pli ofte ĉi lastajn formojn, tamen ne ekskluzive. Fakte mi ne komprenas la motivojn por transskribi vorton, kies preciza zono estas ĝuste [tao] (sed unusilabe), per io alia ol "tao" en esperanto. Ĉiel ajn, se esti koheraj, oni regule derivu el ĝi la vorton taismo - jc (vidu (1))