Diskuto:Vikipedio
El Vikipedio
Ĉu oni diru La Vikipedio (eble tro franclingva dirmaniero) aŭ pli simple Vikipedio ? Mi mem preferus majusklon por la vorto. Keskastel 06:51, 17. Feb 2005 (UTC)
- Mi preferas diri "Vikipedio", kiam mi parolas pri la tutaĵo. Sed distingante inter "la esperanta vikipedio" kaj "aliaj vikipedioj" mi uzas la artikolon. Umberto 07:21, 17. Feb 2005 (UTC)
"La Vikipedio enhavas la tutajn verkojn de: Enciklopedio Cigneta ..."?
Tio ŝajnas al mi ege troigita, se, alklakinte "Cigneta", oni ekscias ke nur kelkaj artikoloj en Vikipedio devenas el tiu fonto.
Vilhelmo Lutermano 17:50, 15-an de januaro 2006 (UTC)
- Enorde! Se vi trovis, ke informo malĝustas, tiam ne timu korekti ĝin. Blahma 02:56, 16. Jan 2006 (UTC)
Ĉu eblus ŝanĝi la etan W-on al V-o en la logoo? Estas iom kontraŭnatura paroli Esperante pri Vikipedio sed estas ja W en la adreslinio ĉe la URLo. --Jacob Nordfalk 12:10, 16. Aŭg 2008 (UTC)
- Mi havas la samajn problemojn pri uzo de artikolo "la" por Vikipedio, aŭ ne uzi. Mi timas ke mi faras nekonsekvence aŭ neregule. Ankaŭ en aliaj lingvoj, cetere. - La emblemon kun la W kaj la aliaj literoj ni ne povas ŝanĝi, ĉar la emblemo estas sub kopirajto. Kaj neniu alia ŝanĝas, mi kredas. Sincere --Ziko 13:54, 16. Aŭg 2008 (UTC)