Distrikto Diekirch
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
|
● Luksemburgio |
|
| ISO-kodo: | LU-D |
| Areo: | 1157 km² |
| Loĝantaro: | 77319 (stato de januaro 2010)[1] |
| Loĝdenso: | 66,8 loĝantoj po km² (en 2010) |
La distrikto Diekirch estas distrikto en la Grandduklando Luksemburgio kaj konsistas el la kantonoj Redingen, Wiltz, Clerf, Vianden kaj Diekirch.
Ĝi norde limas kaj okcidente je Belgio, oriente je la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio plus la distrikto Grevenmacher kaj sude je la distrikto Luksemburgo.
Komence de januaro 2010 en la distrikta teritorio vivis 77319 loĝantoj.
La distrikto konsistas el la sekvaj kvin kantonoj:
- kantono Clervaux / Clerf
- kantono Diekirch
- kantono Redange / Redingen
- kantono Vianden kaj
- kantono Wiltz.