Distrikto Pogradec

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Pogradec
Kreis-Podgradec.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pogradec
Areo 725 km²
Loĝantaro 70 575 (takso de 2010)
ISO-kodo AL-PG
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La distrikto Pogradec - albane Rrethi i Pogradecit - estas unu el 36 distriktoj de Albanio. Ĝi estas parto de la provinco Korçë (albane Qarku i Korçës). Administra centro estas la, ankaŭ samnoma, urbo Pogradec. ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto estas la dulitera kodo PG. Laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko en la distrikto vivas 70 575 loĝantoj.

La distrikto situas borde de la lago de Ohrid, kies bordo situas parte en Albanio, parte en la slava Respubliko Makedonio. Kaj slavajn radikojn evidente ankaŭ havas la distrikta ĉefurbo - po(d) en sudslavaj lingvoj signifas "sub" kaj gradec "urbeto", Pogradec do laŭlitere havas la signifon "sub la malgranda urbo".


ortodoksa preĝejo en la distrikta ĉefurbo Pogradec



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj