Distrikto Devoll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Devoll
Kreis-Devoll.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bilisht
Areo 429 km²
Loĝantaro 33 785 (takso de 2010)
ISO-kodo AL-DV
v  d  r
Information icon.svg

La distrikto Devoll - albane Rrethi i Devollit - estas unu el 36 distriktoj de Albanio, en la pleja oriento de la lando, borde de la provincoj Florino kaj Kastorio en la regiono Okcidenta Makedonio de Grekio. La distrikto estas parto de la provinco Korçë (albane Qarku i Korçës). Administra centro estas la urbo Bilisht. La distrikton trafluas la rivero Devoll, laŭ kiu la teritorio ricevis sian nomon. ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto estas la dulitera kodo DV. Laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko en la distrikto vivas 33 785 loĝantoj.


satelita bildo de la distrikto (flave la limo inter Albanio kaj Grekio)