Valmiera
El Vikipedio
(Alidirektita el Distrikto Valmiera)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 4 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Valmiera - historie ankaŭ germane Wolmar - estas urbo en la nordo de Latvio, proksimume 100 kilometrojn nordoriente de la ŝtata ĉefurbo Rigo. En julio 2010 la urbo havis 27 217 loĝantojn. Valmiera apartenas al la historia regiono Livonio, havas urbajn rajtojn ekde la jaro 1323, kaj en la mezepoko estis hansa urbo. La urbo havas la statuson esti unu el la naŭ "respublikaj urboj de Latvio".

