Dodesukaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dodesukaden
filmo
Originala titolo どですかでん
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro filma dramo
Kameraado Takao Saito
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira • Hideo Oguni • Shinobu Hashimoto
Muziko de Tōru Takemitsu
Rolantoj Kamatari Fujiwara • Kin Sugai • Kunie Tanaka • Jitsuko Yoshimura • Hisashi Igawa • Tatsuo Matsumura • Tomoko Naraoka
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

DodesukadenDodes'ka-den (どですかでん, Dodesukaden, onomatopeo por la bruo farita de tramo) estas japana filmo de 1970 reĝisorita de Akira Kurosawa, bazita sur verko de Shūgorō Yamamoto. Ĝi estis la unua tutkolora filmo de Kurosawa.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En popola kvartalo de la urbo Tokio loĝas bunta grupo da lokanoj, el plenkreskuloj ĝis infanoj, en kies stratoj okazas kaj interplektiĝas ties personaj historioj: junulo iom miskapabla, kiu kredas sin tramo-ŝoforo inter la ruinoj (el kio venas la titola onomatopeo), junulino kiu laboras produktante florojn el papero sub despota atento de onklo, solulo kiu mutiĝis pro ama seniluziiĝo, du ebriemaj amikoj kiuj interŝanĝas siajn edzinojn, almozulo kiu vivaĉas kun sia filo en abandonita aŭto kaj pasigas sian tempon fantazeante pri luksa hejmo en kiu li revas loĝi iam ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la krizo de Tora! Tora! Tora!, Kurosawa ricevis unue projekton pri historia filmo nomota Dora-heita, sed kiam tiu montriĝis tro multekosta, atento ŝanĝiĝis al Dodesukaden, adaptaĵo de alia verko de Shūgorō Yamamoto, denove pri malriĉuloj kaj necesuloj. La filmo estis tuj farita (laŭ la kutimoj de Kurosawa) en ĉirkaŭ naŭ semajnoj, kaj Kurosawa estis determinita por montri, ke li estas ankoraŭ kapabla rapide labori kaj efike ene de limigita buĝeto. Por sia unua verko tutkolora, la dinamika eldonmaniero kaj kompleksaj komponoj de liaj antaŭaj filmoj estis iom neglektitaj, kaj la artisto fokusis al la kreado de kuraĝaj, preskaŭ superrealismaj aroj de unuarangaj koloroj, por montri la toksan medion en kiu vivas la roluloj. La filmo estis publikigita en Japanio en Oktobro 1970, sed kvankam ricevis minoran kritikan sukceson, ĝi ricevis ankaŭ malgrandan atenton de la publiko. La filmo perdigis monon kaj okazigis la dissolvon de la kreita Klubo de Kvar Kavaliroj. La dekomenca ricevo eksterlande estis iom pli favora, sed Dodesukaden estis ekde tiam tipe konsiderata nur interesa eksperimento ne komparebla kun la plej bonkvalitaj verkoj de la reĝisoro.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galbraith, paĝoj 474–486

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]