Dolní Boříkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Boříkovice
germane Nieder Ullersdorf
vilaĝo
Domo de deflankejo
Oficiala nomo: Dolní Boříkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Domoj 117
Situo Dolní Boříkovice
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 43″ N 16° 42′ 34″ O / 50.07861 °N, 16.70944 °O / 50.07861; 16.70944 (mapo)
Katastro 10,23 km² (1 023 ha) Dolní Boříkovice
Loĝantaro 189 (2021)
Denseco 18,48 loĝ./km²
Valkaldrono Valkaldrono Klodsko
Unua skribmencio 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 69
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Boříkovice
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Boříkovice (germane Nieder Ullersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Králíky en distrikto Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km okcidente de Králíky. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 117 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 189 loĝantoj.

Dolní Boříkovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 10,23 km². En la katastra teritorio Dolní Boříkovice situas ankaŭ Horní Boříkovice.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La mezo de vilaĝo troviĝas sole 2 kilometroj de ŝtatlimoj kun Pollando, okcidente de la katastra teritorio troviĝas Suchovršský hřbet kun turisma kabano kaj observa turo sur Suchý vrch. La plej alta pinto de Suchý vrch (996 m s. m.) estas proksimume 150 metroj post la limo de la katastra teritorio de la vilaĝo (sur teritorio de Červená Voda), tial la plej alta pinto de la vilaĝo estas najbara Bradlo (988 m s. m.). Suchý vrch kaj ankaŭ Bouda estas celo de turistoj dank' alvidoj al Kralický Sněžník, Orlické hory, Hora Matky Boží kaj Králíky eĉ dank' al skiareo Suchý vrch - Buková Hora.

La norda limo de la katastra teritorio estas kreata de Tichá Orlice, la plej malalta punkto estas je 526 m s. m. La suda limo de la katastro estas disakvejo Elbo / Danubo kaj samtempe temas pri |bohemia-moravia limo. Boříkovice situas sur flanko de Bohemio, kiun deakvigas Elbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri vilaĝo Dolní Boříkovice devenas el la 13-a jarcento, kvankam municipo Králíky estas unuafoje skribe menciata nur en la jaro 1544. En la jaro 1869 Dolní Boříkovice havis 1264 loĝantojn, en la jaro 1930: 812, en la jaro 1950 nur 378. Nombro de la domoj ankaŭ karakterize malaltiĝis pro ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio: en la jaro 1869 estis 186 domoj, en la jaro 1930 188, en la jaro 1950 156, en la jaro 2001 110 domoj, sed lastatempe nombro de domoj plialtiĝas. La vilaĝo estis memstara ĝis la 31-a de decembro 1975, poste ĝi estis administre enmembrigita kiel parto de municipo Králíky.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 264
18801 131
18901 023
1900998
1910910
1921809
JaroLoĝantoj
1930812
1950378
1961355
1970307
1980246
1991223
JaroLoĝantoj
2001211
2011179
2021189

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas baroka preĝejo de Avanco de sankta Kruco el la jaro 1706.

En okcidenta parto de katastro Dolní Boříkovice troviĝas objektoj de fuortaro Bouda, kun objekto K 22, kie devis esti la plej forta armilo de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj kun ĝispafo 11 950 m ĝis pola Międzylesie. Tra la vilaĝo kondukas linio de fortikaĵoj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]