Don Redman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Don Redman (* 29-an de julio 1900 en Piedmont, Okcidenta Virginio kiel Donald Matthew; † 30-an de novembro 1964 en Novjorko) estis usona ĵazmuzikisto (saksofono, klarneto, kantado), aranĝisto kaj komponisto. Pro sia por la tiama tempo tre solida edukado kiel aranĝisto li havis grandan influon sur aliaj ĵazmuzikistoj.

Vivovojo

Redman lernis jam tri jarojn aĝa trumpetludon, ses jarojn aĝa li ludis unuan fojon en bando kaj en la aĝo de dek du li ludis aron da blovinstrumentoj kiel trumpeton kaj hobojon, sed ankaŭ pianon. Li studis ĉe Storer’s College en Harper’s Ferry ĉe la konservatorio je Bostono. En 1923 li aliĝis al la bando Billy Page’s Broadway Syncopaters en Novjorko. En la jaro 1924 li membriĝis en la orkestro de Fletcher Henderson, kie li ĉefe ludis klarneton kaj saksofonon. Jam en 1924 li surdiskigis la unuan skatkantadon de la ĵazhistorio. Baldaŭ li subtenis Hendersonon je la verkado de aranĝaĵoj. Ilia laboro estis stilforma por la bandega svingo.

En 1927 li aliĝis al la bando McKinney’s Cotton Pickers el Detrojto, en kiu li ludis kaj aranĝis ĝis 1931. Krome en 1928 li ankaŭ estis aŭdebla en sonregistraĵoj de Louis Armstrong kaj lia bando Savoy Ballroom Five. En 1931 li fondis propran bandon, kiu dum longa tempo prezentis en la fama ĵazklubejo „Connie’s Inn“ en Manhatano. Li atingis kontraktojn pri surdiskigo kun diskeldonejo Brunswick Records kaj ankaŭ kelkfoje prezentis en radio-elsendoj. Komponaĵoj de Redman ankaŭ fariĝis filmmuziko por la desegnita filmo „Betty Boop“ („I Heard“). Per „Chant of the Weed“ li lanĉis en 1931 ankaŭ furoraĵon laŭ la ranglisto de revuo Billboard. Famaj muzikistoj de lia bando estis inter alie Sidney De Paris (trumpeto), Edward Inge (klarneto) kaj kantisto Harlan Lattimore, ankaŭ konata kiel „ nigrula Crosby“. Krome li aranĝis por aliaj bandestroj kiel Paul Whiteman, Isham Jones, Ben Pollack kaj Bing Crosby.

En1937 Redman eksperimentis per re-aranĝado de malnovaj popularkantoj por la diskeldonejo Variety. Fine de 1938 li denove faris sonregistraĵojn je propra nomo por eldonejo Bluebird; januaron de 1939 „Margie“ fariĝis la lasta furoraĵo el entute sep de Redman. Komence de 1940 li malfondis sian orkestron kaj koncentriĝis je la liberprofesia verkado de aranĝaĵoj por aliaj muzikistoj kiel Jimmy Dorsey, Jimmy Lunceford, Count Basie kaj Harry James. Li organizis en 1946 la unuan usonan bandon, kiu post la Dua Mondmilito denove koncertojaĝis tra Eŭropo kaj al kiu apartenis muzikistoj el Don Byas kaj Tyree Glenn.

En la jaro 1949 li tenis spektaklon ĉe CBS, en la kvindekaj jaroj li estris la bandon por kantisto Pearl Bailey. Poste li preskaŭ ne plu koncertis publike, en 1958/59 li denove surscenejiĝis, por alikaze dediĉi sin al siaj vastaj komponaĵoj (kiuj neniam publikiĝis).

Li estis onklo de Dewey Redman.

Diskoj

  • For Europeans Only (Steeplechase Records, 1946, eldono de 1983)
  • Swiss Radio Days: Geneva 1946 (TCB, eldonita en 1999)

Uzitaj konsultlibroj

Eksteraj ligiloj