Doubrava (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doubrava
Doubrava apud Ronov nad Doubravou
rivero
Bazaj informoj
Longeco 89,5 km
Akvokolekta areo 598,8 km²
Averaĝa trafluo 4,50 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 625 m
Enfluejo Elbo
- Alteco 198 m
Geografio
Alfluantoj Ranský rivereto (md.), Cerhovka (d.), Barovka (d.), Červený rivereto (md.), Blanický rivereto (d.)Novoveský rivereto (md.), Běstvinský rivereto (d.), Zlatý rivereto (d.), Lovětínskí (d.), Mlýnský rivereto (md.), Kurvice (d.), Hostačovka (md.) Starkočský rivereto (d.), Brslenka (md.), Čertovka (d.)
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Doubrava, ankaŭ nomata Doubravka fontas el torfejo en arbaro Doubravník apud Radostín en teritorio Ranský Babylon (regiono Vysočina) en altitudo de 625 m s.m. De fonta parto ĝis Bílek Doubrava fluas okcidenten kaj kreas vastan malprofundan valon. Tie ĝi fluas tra fiŝlagoj Řeka kaj Ranský. Sub vilaĝo Bilek komenciĝas pli profunda kanjona roka valo, naturrezervejo "Doubrava valo". Ĉi tie la rivero turniĝas nordokcidenten kaj tiun ĉi ĉefdirekton jam tenas ĝis sia enfluo en Elbon. Ĝis nun trankvila, meandranta fluo sovaĝiĝas kaj falas per multaj sojloj kaj akvofaloj ĝis vilaĝo Sokolovec. En la unua supra sekcio de ĉi tiu parto sur longeco de 1340 m ĝi descendas pri 55 metroj. En naturrezervejo oni povas trovi pli ol 300 specioj de kreskaĵoj kaj 82 specioj de vertebruloj. Plu la rivero sekvas montareton Železné hory sur ĝia okcidenta flanko.

De la vilaĝeto Spačice ĝis sub Ronov nad Doubravou Doubrava fluas trans regiono Pardubice. Tuj apud vilaĝeto Pařížov Doubrava fluas tra samnoma valbaraĵo Pařížov kaj de Spačice ĝis Ronov nad Doubravou trans vasta naturparko Doubrava. Aperas ĉi tie salamandro makula (Salamandra salamandra), alcedo rivera (Alcedo atthis), lutro rivera (Lutra vulgaris). Parto de la naturparko estas t.n. Chittussi-valo (vidu Ronov nad Doubravou).

En Mezbohemia regiono la rivero fluas apude de romantika kastelo Žleby kaj apud Záboří nad Labem en altitudo de 198 m s.m. ĝi enfluas en Elbon.

Doubrava en Žleby
Valbaraĵo Pařížov

Valbaraĵo Pařížov[redakti | redakti fonton]

Valbaraĵo estis konstruita en la jaroj 1910 - 1913, konstruis ĝin 500 laboristoj, oni uzis 35 000 m3 da kruda ŝtono, 310 vagonojn da sablo kaj 460 vagonojn da cemento kaj ĝia kosto estis 1,5 mil. kronoj.

Bazaj datumoj:

  • Tipo de la digo: gravita el kruda ŝtono
  • Maksimuma alteco de la digo super bazejo: 31 m
  • Longeco de la digo: 142 m
  • Larĝeco de la digo en krono: 4,5 m
  • Larĝeco de la digo en piedo: 23 m
  • Tuta volumo de barlago: 1 770 000 m³
  • Akumulada volumo de barlago: 300 000 m³
  • Ĉiamplena volumeno de barlago: 100 000 m³
  • Akvokolekta baseno: 202,4 km²
  • Mezaj precipitaĵoj: 739 mm
  • Meza jara defluo 48,56 mil. m³
  • Meza trafluo 1,54 m³/s
  • Minimuma trafluo 0,03 m³/s
  • Centjara inunda trafluo 145 m³/s
  • Nedanĝera trafluo sub valbaraĵo: 25 m³/s

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]