Drakoreĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo de la drakoreĝo, palaco de la somero, Pekino

La kvar drakoreĝoj (龙王; pinyin: Lóng Wáng) estas en la ĉina mitologio la diaj reĝantoj de la kvar maroj, ĉiu maro apartenanta al unu de la ĉefaj direktoj. Kvankam la drakoreĝoj aperas en siaj originaj formoj kiel ĉinaj drakoj, ili havas la eblecon ŝanĝi siajn formojn en homajn formojn. La drakoreĝoj vivas en kristalaj palacoj. Ili estas gardataj de krabsoldatoj kaj krabgeneraloj.

La drakoreĝoj estas:

  • Drako de la oriento: Ao Guang (敖廣)
  • Drako de la sudo: Ao Qin (敖欽)
  • Drako de la okcidento: Ao Run (敖閏)
  • Drako de la nordo: Ao Shun (敖順)

Krom reĝante la akvovivon, la drakoreĝoj ankaŭ manipulas nubojn kaj pluvon. Kiam ekscititaj, ili povas inundi urbojn. Laŭ la mallongaj rakontoj pri la Tang homoj (唐人傳奇 Tangren Chuanqi), la Qian Tang Drakoreĝo ĝuste tion faris, kiam li eksciis, ke lia nevino estis fiuzita fare de ŝia edzo.

La drakoreĝo de la orienta maro (Donghai) laŭdire havas la plej larĝan teritorion.

Dragoreĝoj ofte aperis en literaturo. Detalaj priskriboj ekzistas pri la kvalitoj de iliaj kristalaj palacoj. En la ĉina klasika novelo Vojaĝo al la okcidento drakoreĝo estas unu de la ĉefaj roluloj en la deka ĉapitro. La kvar drakoreĝoj ankaŭ aperas en Fengŝen Janji, sed iliaj nomoj malsamas al tiuj en Vojaĝo al la okcidento.[1]

Temploj

Ekzistas multaj temploj dediĉitaj al drakoreĝoj en Ĉinio kaj unu en Oregono, Usono.

Notoj

  1. Fengŝen Janji Ĉapitro 13.

See also