Dušan Jurkovič

El Vikipedio, la libera enciklopedio
banloka domo en Luhačovice

Dušan Jurkovič (1868-1947) estis elstara slovaka arkitekto kaj etnografo, grava reprezentanto de secesia arkitekturo. En siaj projektoj li inĝenie kaj originale kunligis tradicion de popola kulturo kun tendencoj de tutmonda arkitekturo. Inspiron li serĉis ankaŭ ĉe angla movado "Arts and Crafts".

En 1919-1922 li agis kiel komisaro por konservo de artmemorindaĵoj en Slovakio, li estas aŭtoro de monumenteca maŭzoleo de Štefánik en Bradlo. Li realigis i.a.multajn militajn amastombejojn en Galicio, rekonstruon de renesanca kastelo Nové Město nad Metují en orienta Bohemio kaj kablotramstacion en Lomnický štít en Altaj Tatroj.

Literaturo

  • Bořutová-Debnárová, D.:Dušan Samo Jurkovič – osobnosť a dielo
  • Bořutová, D., Zajková, A., Dulla, M.: Dušan Jurkovič, súborný katalóg pri príležitosti
  • Súbornej výstavy architektonického diela, Bratislava, SAS 1993
  • Kusý, M.: Architektúra na Slovensku 1918 - 1945. Bratislava, PALLAS 1976
  • Dulla, M.: Dejiny architektúry 20. storočia. Bratislava, STU 2002.
  • Dulla, M.,Moravčíková, H.:Architektúra Slovenska v 20.st, SLOVART, BA2002
  • Stiller, A., Šlachta Š.:Architektúra Slovenska – impulzy a reflexie, publikácia k rovnomennej výstave, 2003

Eksteraj ligiloj

greke http://www.jurkovic.cz/ greke Moravia galerio