Duklando Stirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duklando Stirio en la modernaj Aŭstrio (ruĝa) kaj Slovenio (oranĝkolora).

La Duklando Stirio (slovene Vojvodina Štajerska, germane Herzogtum Steiermark, hungare Stájerország) estis historia teritorio lokita en la moderntaga suda Aŭstrio kaj la norda Slovenio. De 1180 ĝis 1918 ĝi havis la rangon de duklando. Ĝi estis parto de la Sankta Romia Imperio ĝis ties likvido en 1806; ĝi estis cislajtia kronlando de la aŭstra-hungara imperio ĝis 1918.

Blazono de la historia duklando Stirio.