Duledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duledoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Duledoj Dulidae
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La familio Duledoj el la ordo de la Paseroformaj birdoj havas unusolan specion Dominika dulo (Dulus dominicus) el unu genro Dulo. Antaŭe la ornitologoj taksis ĝin apartenanta al la familio de Bombiciledoj (Bombycillidae).

disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas Nacia birdo de la Dominika Respubliko. La disvastiĝa regiono estas la malferma pejzaĝo en la Dominika Respubliko, pli ekzakte sur Hispaniolo, sur Haitio, sur la Antiloj kaj sur Havajo.

vivmaniero[redakti | redakti fonton]

La birdo vivas kaj kovas ĉe Rojstoneoj (Roystonea), palmo konata sub la nomo Reĝa palmo. Komunaj nestoj je diametro de unu metro gastigas du ĝis kvin kovantajn parojn. La nesto konsistas el sekaj branĉetoj plektitaj ĉirkaŭ la trunko kaj la folielkreskejo. Ĉiu paro kovas en separita sektoro kun propra enirejo. La ovaro havas du ĝis kvar ovojn.

nutrado[redakti | redakti fonton]

La Dulo nutras sin per la beroj de la Reĝa palmo Rojstoneo (Roystonea), fojfoje per ties floroj kaj aliaj plantoj.