Dunakiliti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dunakiliti estas vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár.

Kastelo de Dunakiliti

Bazaj informoj

Situo

Dunakiliti situas sur insulo de Danubo Szigetköz, inter (olda) Danubo kaj Mosoni Duna, kie estas nur flankovojoj. Tiu vilaĝo estas la plej norda en la insulo kaj havas ponton tra Mosoni Duna al Rajka.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1165. En la 1980-aj jaroj sur la Danubo konstruiĝis akvorezervujo kun kluzo, sed la laboro ne estas finita pro politikaj vidpunktoj.

Vidindaĵoj

Vidindaĵo estas kastelo de Batthyány (batjani).

Famulo

En Dunakiliti naskiĝis beatulo, kuracisto, duko László Batthyány-Strattmann.