Duncan Charters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duncan Charters en 2011

Duncan CHARTERS estas profesia instruisto kaj instruisto de Esperanto. Li estis prezidanto de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Li prezentis faman parolaĵon titolitan "Mia eksterlanda vojaĝo", en kiu li mokas la akĉentojn kaj karakterojn de Esperantistoj el pluraj landoj.

Duncan diplomitiĝis ĉe la Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Indianao. De 1974 li estas profesoro de fremdaj lingvoj ĉe la Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso).

Li estis preleganto pri fremdaj lingvoj ĉe la Ŝtata Universitato de Humboldt en Arcata (Kalifornio) kaj instruis en regulaj kaj someraj programoj de multaj aliaj kolegioj kaj universitatoj. Li estis program-aprezisto, konsilisto kaj prelegisto por lernejoj kaj organizaĵoj inkluzive de la ŝtataj estraroj pri edukado de la usonaj ŝtatoj Kalifornio kaj Ilinojso. En 1993, li instruis en Svislando kiel direktoro de internacia seminario por prepari lingvo-instruistojn. En Hispanio li laboris por la Universala Kongreso de Esperanto, kunordigante la temon "Eduki por la 21-a jarcento". Li partoprenis internacian konferencon de instruistoj kiel invitita specialisto pri la instruado de kulturo kaj faris internacian someran universitatan prelegon pri la baza karaktero kaj signifo de hispana kulturo kaj literaturo.

Liaj interesoj inkluzivas la hispanan lingvon kaj literaturon, instrui kulturon kaj aŭskultan komprenadon, evoluigi kompetentecon de lingvo-kapabloj, uzi teknologion en instruado.