Duraso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duraso el birdperspektivo. Vido de sudo al nordo, dekstre sube Golfo de Duraso kun haveno.

Duraso, albane: Durrës, estas la plej malnova kaj la dua plej granda urbo de Albanio, signifa marhaveno. Laŭ oficialaj indikoj ĝi havas 113 800 loĝantojn (2004), veran nombron oni taksas al 200 000.

Situo

La urbo situas sur marbordo de Adriatiko ĉe norda rando de Golfo de Dureso, proksimume 30 km okcidente de Tirano.

Historio

Durason fondis sub nomo Epidamnos grekaj vilaĝanoj el Korinto kaj Kerkiro en la jaro 627 a.K.. Ekde 229 a.K. ĝi apartenis al romianoj, kiuj nomis ĝin Dyrrhachium (greke Dyrrhachion) kaj konstruis de tie strategie gravan ŝoseon Via Egnatia ĝis Tesaloniko, pli poste plilongigitan ĝis Konstantinopolo. Ĉe Dyrrhachium okazis la 10-a de julio 48 a.K. batalo ĉe Dyrrhachium, en kiu Cezaro malsukcese klopodis venki soldataron de Pompeo. Post longa periodo de bizanca regado por mallonga tempo en la jaro 1081 okupis Durason normanoj el Sicilio, pli poste ĝis la jaro 1501 la urbon priregis venecianoj kaj ĝis la estiĝo de sendependa Albanio en 1912 ĝi estis parto de Osmanida Imperio. En 1913 ĝis 1920 Duraso estis ĉefurbo de Albanio. Signife ĝi estis modernigita post neniiga tertremo en 1926 kaj precipe post la dua mondmilito.