Dursztyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dursztyn, hungare Dercsény, germane Durchstein, slovake Durštín estas vilaĝo en Pollando, en provinco Malgrandopolio, en vojevodio Nowy Sącz, en Distrikto Nowotarski. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Durstin.

Dursztyn troviĝas en la ruĝa provinco

Situo

La vilaĝo situas en Karpatoj, fine de sakovojo. Spišská Stará Ves troviĝas 10 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1317. En 1589 familio Horváth aĉetis la kampojn. La loĝantaro okupiĝis precipe pri bredado de ŝafoj. En 1910 loĝis tie 219 slovakoj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesújfalu, poste al Pollando. En 1939 Slovakio okupis la vilaĝon kaj ĝis 1945 apartenis al Slovakio. Ankaŭ nun grandaj ŝafaroj paŝtadas sur la herbejoj.