Dvoračky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dvoračky
germane: Hofbaude
montara budo
Kabano Dvoračky
Oficiala nomo: Dvoračky
Lando  Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Historia regiono Bohemio
Montaro Gigantmontaro
Situo Dvoračky
 - alteco 1 140 m s. m.
 - koordinatoj 50° 44′ 51″ N 15° 30′ 43″ O / 50.74750 °N, 15.51194 °O / 50.74750; 15.51194 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dvoračky
Retpaĝo: www.dvoracky.cz/cs/ubytovani/neco-malo-o-dvorackach
Portalo pri Ĉeĥio

Dvoračky (germane Hofbaude) estas montara budo en Gigantmontaro, situanta en supermara alteco 1140 m sur suda deklivo de monto Lysá hora.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

Dvoračky situas sur vojkruciĝo de turistaj vojoj kaj ĝi estas alirebla el multaj direktoj:

blua turisma marko - el Rokytnice nad Jizerou ĉirkaŭ akvofalo Huťský vodopád (4 km)
flava turisma marko - el domaro Rezek ĉirkaŭ Vlčí hřeben (6 km)
verda turisma marko - el Harrachov tra disvojiĝo Ručičky (7,5 km)
ruĝa turisma marko - el Špindlerův Mlýn tra Supraĵo de Vrbata, ĉirkaŭ Kotel kaj Růženčina zahrádka (11 km)

Historio[redakti | redakti fonton]

Dvoračky estas tre malnova budo, fondita en la jaro 1707 fare de familio Schier kiel montara agrikultura kamparana domo por bredado de brutaro sur ĉirkaŭaj ampleksaj herbejoj. La devena nomo estis Rokytenské dvorské boudy. En marto de 1893 la devena budo forbrulis kaj la bruligejon aĉetis grafo Harrach kaj alikonstruis ĝin en abunde vizitatan gastejon. En februaro de 1902 ĉi tie okazis la sepa majstreco de Bohemio en skiado. Ekde la jaro 1923 oni komencis uzi en Gigantmontaro la tn. mutaj markoj, inter kiuj ne mankis marko por Dvoračky. Memorlibro pruvas rarajn gastojn, ekzemple prezidenton d-ron Edvard Beneš kun la edzino Hana, kiuj ŝatis Gigantmontaron kaj en Dvoračky ili pasis libertempon antaŭ la dua mondmilito kaj en la jaro 1945.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]