Evea lingvo
El Vikipedio
(Alidirektita el Eŭea lingvo)
| Evea lingvo | |
| Ɛ̀ʋɛ̀ gbè | |
| Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]: flavas la regiono de la evea lingvo |
|
| Parolata en | sudorienta Ganao kaj Togolando |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 3 milionoj da homoj |
| Skribo | Latina skribo |
| Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga lingvaro
|
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | ee |
| ISO 639-2 | ewe |
| SIL | EWE |
La evea lingvo (Ɛ̀ʋɛ̀ gbè) estas la plej disvastiĝinta lingvo el la gbea lingvaro. La lingvo havas 3 milionojn da parolantoj en Ganao kaj Togolando. La gbea lingvaro apartenas al la kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas krom la eŭea al kvar pliaj ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la gena (Gen), fonua (Fon) kaj aĝa (Aja) lingvoj, plus la grupo de fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá).
La evea lingvo apartenas al la tonalaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.
Notoj [redakti]
- ↑ laŭ Capo 1988 kaj 1991)