Eŭropa ĉarto por la egaleco de la virinoj kaj viroj en la loka vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropa ĉarto por la egaleco de la virinoj kaj viroj en la loka vivo estas enkondukita en majo 2006 de la Konsilio de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo. La ĉarto estas adresata al la lokaj aŭtoritatoj. Oni proponas al ili subskribi tiun ĉi dokumenton kaj enkonduki ĝiajn regulojn en koncerna komunumo aŭ regiono.

Ses bazaj reguloj[redakti | redakti fonton]

  • Egaleco de virinoj kaj viroj en observado de bazaj rajtoj;
  • Por garantii egalecon de virinoj kaj viroj devas esti rigardataj aspektoj de diversa diskriminacio, bazata sur raso antaŭjuĝoj, handikapo, seksa orientiĝo, religio kaj soci-ekonomia situacio;
  • Ekvilibra partopreno de virinoj kaj viroj en decidprozecoj en demokratia socio;
  • Oni devas nuligi ĉiujn stereotipojn rilate al sekso, rilatojn kaj antaŭjuĝojn rezultataj de ili;
  • Lokaj aŭtoritatoj alprenante iun ajn decidon devas rigardi bezonojn de ambaŭ seksoj kiel samgravaj;
  • Uzo de monrimedoj devas esti konvene planita kaj realigita.

Komenco de la ĉarto[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo jam delonge laboris pri nuligo de ajna diskriminacio, ankaŭ tiu rilata al sekso. En 2005, kunlabore kun la Eŭropa Komisiono, ĝi kunordigis projekton Urbo por egaleco. Plej grava celo de tiu ĉi projekto estis kolekti informojn pri realaj ekzemploj de egalecigado de seksoj fare de lokaj aŭtoritatoj en Eŭropo, kaj ekkreo de metodologio kiu helpus al lokaj oficistoj atingi realan egalecon en komunumoj. En la fina etapo de la projekto, la Konsilio, uzante la monrimedojn de la Eŭropa Komisiono, engaĝiĝis en novan projekton kiu celis ekkrei ĉarton por la egaleco de la virinoj kaj viroj en la loka vivo. Tiu ĉi entrepreno celis instigi lokajn politikistojn subskribi la dokumenton kaj enkonduki ĝiajn regulojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]