Eŭropa konferenco pri plurlingveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropa konferenco pri plurlingveco kunvenigas politikajn gravulojn, esploristojn kaj membrojn de ne-registaraj organizaĵoj por pridiskuti lingvajn aferojn kaj iliajn konsekvencojn politikajn kaj sociojn je nivelo de eŭropuniaj institucioj kaj de ĉiu europunia ŝtatomembro. Eŭropa ĉarto pri plurlingveco estis ankaŭ verkita el la unuaj konferencoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konferenco pri plurlingveco okazis la 24an kaj 25an de novembro 2005 en Parizo kaj emfazis la neceson pri verkado de eŭropa ĉarto pri plurlingveco, laboron kiun faris la eŭropa observejo pri plurlingveco kaj ĝiaj partneroj de pluraj landoj. La protokoloj estis eldonitaj sub la titolo "Plurlingveco, interkultureco kaj dungiteco ».

La dua konferenco subigita la duoblan patronecon de la urbodomo de Berlino kaj la urbodomo de Parizo okazis en la Centre français de Berlin[1] la 18an kaj 19an de junio 2009 kaj kunvenigis ĉirkaŭ 150 partoprenantojn el sindikataj kaj firmaj organizoj. La protokoloj de la dua konferenco estis eldonitaj ĉe la retejo de la eŭropa observejo pri plurlingveco[2]. Financaj partneroj de la dua konferenco estis : Eŭropa Komisiono (Agence européenne Éducation Culture Audiovisuel - Programme Citoyenneté), la urbodomo de Parizo, la asocio Verein Deutsche Sprache, la franca ministerio pri kulturo (Délégation générale à la langue française et aux langues de France) kaj la agentejo Agence universitaire de la Francophonie.

La tria konferenco okazis en Romo la 10an, 11an kaj 12an de oktobro 2012 sub la ĝenerala temo "Lingvoj sen limoj : plurlingveco". Dum dek temaj kunvenoj estis pridiskutitaj temojn pri plurlingveco rilate la mediojn de edukado, de ekonomio, de politiko kaj de kulturo kun la duobla celo klarigi agadon kaj vortumi proponojn.

La kvara konferenco okazis en Bruselo la 18an de majo, 19an kaj 20an de majo 2016. La temo de la konferenco estis « Plurlingveco kaj kreemo ».

La kvina konferenco okazis en Bukareŝto la 23an kaj 24an de majo 2019. La temo estis plurlingveco kaj daŭripova disvolviĝo.

La sesa konferenco okazos en 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]