Eduard Tisse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Tisse
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1897 (1897-04-13)
en Liepāja
Morto 18-an de novembro 1961 (1961-11-18) (64-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Okupo
Okupo ĉefkameraistofilmreĝisoro • kameraisto • reĝisoro
vdr

Eduard Kazimiroviĉ Tisse (ruse Эдуа́рд Казими́рович Тиссэ́, latve Eduards Tisē; 13a de aprilo 189718a de novembro 1961) estis soveta kinisto.

Li naskiĝis de sveda patro kaj rusa patrino en Liepāja; li kreskiĝis en Liepāja kaj studis kaj pentrarton kaj fotarton.[1]

Li ekkarieris en 1914 kiel kameraisto dum la Rusia Enlanda Milito.[2] El 1916 al 1918, li laboris kiel milita kameraisto. En 1921, Tisse iĝis profesoro ĉe la Gerasimova Instituto de Kinarto.[1] Lia kariero ekiris laborante kun reĝisoro Sergej Eisenstein ĉe la filmo Striko.[3] Tisse iĝis la kutima direktoro de fotografio de Eisenstein por la venontaj dudek jaroj.[4]

Tisse, kun Eisenstein kaj Grigori Aleksandrov forveturis en 1929. Ili veturis al Eŭropo kaj al Usono kun la celo trovi novan sonon ekiparon kaj kreadi konektojn inter Holivudo kaj la soveta kinindustrio. Eisenstein subskribis kun Paramount Pictures kaj la triopo iris al Kalifornio. Ili laboris en kelkaj filmoj, sed nenio estis fakte produktorita.[4] Pere de Eisenstein, fotoĵurnalisto Margaret Bourke-White renkontiĝis kun Tisse kaj en 1932, li kunlaboris kun ŝi ĉe Okuloj al Rusio (1933); tio estis la nura klopodo de Bourke-White por kinfarado.[5]

En 1942, Tisse laboris por la filmo En la montoj de Jugoslavio kun la soveta filmisto Abram Room. Tiu filmo fokuziĝis al la rolulo de Slavko Babic, lia vivo kaj morto, same kiel, al la jugoslav-persa liberigoj dum la Dua Mondmilito. Tiu filmo rezultis tre influa por futuraj jugoslavaj filmistoj.[6]

Selektita filmaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Тиссэ Эдуард Казимирович. Alirita 12a de Decembro 2015.
  2. Kenez, Peter. (2001) Cinema and Soviet Society: From the Revolution to the Death of Stalin. London ; New York: I.B. Tauris ; New York : Distributed by St. Martin's Press, p. 40–41. ISBN 9781860646324.
  3. Kobel, Peter. (2007) Silent movies : the birth of film and the triumph of movie culture. Nov-Jorko: Little, Brown and Co.. ISBN 9780316117913.
  4. 4,0 4,1 Neuberger, Joan. (2003) Ivan the Terrible: The Film Companion. London ; New York :: I.B. Tauris. ISBN 9781860645600.
  5. Ackerman, Ada. (2016) New perspectives on Russian-American relations. Nov-Jorko: Routledge,. ISBN 9781317425151.
  6. DeCuir, Jr., Greg. (2012) A Companion to Eastern European Cinemas. Chichester, U.K. ; Malden, Mass.: Wiley-Blackwell. ISBN 9781118294345. [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]