Egipta-Hitita pactraktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hieroglifa teksto de la traktato en la Karnaka templo

La Egipta-Hitita pactraktato estis akceptita en 1259 a.K., post batalo de Kadeŝ kaj plurjaraj, sangaj limaj konfliktoj inter la egipta faraono Ramses la 2-a kaj hitita reĝo Hattusili la 3-a. Ĝi estas taksata plej malnova skribita pactraktato. Fragmnetoj el ĝi pendas en la UNO-konstruaĵo en Novjorko.

Antaŭaj eventoj[redakti | redakti fonton]

En la 14-13-aj jarcentoj a.K., la Egipta Imperio havis ekonomian kaj kulturan orepokon. Ĝia influa areo etendiĝis ĝis Okcidenta Azio en Levantenio. Samtempe provis de la nordo la hititoj – kies imperio rapide etendiĝis suden – forpreni la regadan influon de la Egipta Imperio. Ambaŭ imperio trafis la unuajn kontaktojn dum regado de Thutmosis la 3-a kaj Eĥnatono. Tiutempe komenciĝis ankaŭ la aktiva fazo de la diplomatiaj kontaktoj de Egiptujo kun aliaj popoloj, pri kiuj sciigas inter alie la tiel nomataj Amarna-leteroj, el kiuj kelkaj estas adresita je la hitita reĝo Ŝuppiluliuma la 1-a, kiu havas specifan historian gravecon. Spite al tiu korespondado, ankaŭ la sekvantaj faraonoj havis problemon, limbatalojn, precipe dum komenco de la 19-a dinastio.

Ramses la 2-a kaj la hitita reĝo Muvatalli la 2-a batalis en la plej bone dokumentita batalo de la antikvo, la batalo de Kadeŝ, 1274 a.k. kaj neniu el ili ambaŭ venkis, okazis en la postaj jaroj daŭre bataletoj en tiu regiono.

Pactraktato[redakti | redakti fonton]

Post ĉ. 15 jaroj, la hititoj trovis novajn malamikojn, la asirojn, kiuj minacis ilin, tiel la reĝo Hattusili la 3-a proponis al Ramses pactraktaton, aŭ eĉ aliancan pakton.

Kojnoskriba teksto de la pactraktato el Hattuša, Aĥeologia muzeo de Istanbulo

Post monataj interparoloj, kiuj okazis per sendo de la traktataj versioj per kurieroj en la alian ĉefurbon, akompanante per altrangaj diplomatoj, sukcesis aprobi la pactraktaton. En tiu traktato, li skizis, limigis siajn interesojn en Sirio, kiu estis dividita. La traktato havis du diversajn versiojn, unu hititan en la akada lingvo kaj unu egiptan en la egiptaj hierolglifoj. Tiel ambaŭ povis pozi kiel venkinto antaŭ sia popolo kaj rezervi la honoron.

Hattusili la 3-a ĉizigis sian version sur grandan arĝentan tabulon, kiu estis provizita per la reĝa sigelo kaj kun nomo de la reĝo kaj lia edzino. Tiu ekzemplero ne plu ekzistas, sed ekzistas skriboj (de egipta versio) en templo de Karnak kaj en Ramesseum, same fragmentoj el la hitita versio.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Post detala listigo de titoloj de la regantoj, 18 artikloj difinas la traktaton kaj enhavas:

  • pacon inter Ramses la 2-a kaj Hattusili la 3-a kaj tiel inter Egiptujo kaj la Hitita imperio,
  • neatakan pakton,
  • aliancon kontraŭ internaj kaj eksteraj malamikoj, kun promeso de reciproka apogo,
  • garantio por rekono de filo de Hattusilis la 3-a., Tuthallia la 4-a, kiel laŭrajtan sekvanton de la reĝo sur la hitita trono kaj
  • amnestion kaj transdonon de hititaj kaj egiptaj kaptitoj kaj fuĝintoj.

Post-traktata epoko[redakti | redakti fonton]

En 1246 a.K., Hattusili la 2-a proponis geedziĝin inter Ramses kaj sai filino, Maathorneferure, por profundigi la aliancon inter ili.

Dum la pactraktato okazis per komisiitoj, per diplomatia vojo, la du regantoj jarojn poste renkontiĝis eĉ persone. La hitita princo kaj tronposteulo Tuthallia vizitis la egiptan imperion, post kiam Ramses la 2-a invitis ties patron Hattusili la 3-a, sian filon mem akompani en Egiptujon. Ili renkontiĝis en lando de Kanaano kaj la faraono akompanis la reĝon en sian ĉefurbon Pi-Ramesse. Tie okazis la unua pintkunveno inter la du regantoj de la antikvo.

Ankaŭ en la postaj jaroj okazis intensa korespondado inter la du reĝoj, sed ankaŭ gravas la leteroj inter la reĝino Nefertari kaj Puduhepa. Ankaŭ patrino de Ramses (Tuja) kaj lia veziro Paser havis leteran kontakton al la hititoj.

Ambaŭ imperioj profitis el la pactraktato: la hititoj sukcese fortimigis la asirojn, vazalojn kontraŭ la atakoj; la egiptanoj fortimigis la libianojn kaj ĝuis la fruktojn de la prosperaj pacaj jaroj.

Kiam en la hitita imperio aperis malsatego, filo de Ramses, reganto Merenptah sendis grenon al hitita reĝo Suppiluliuma la 2-a. Sed Merenptah ne helpis, kiam aliaj popoloj atakis la hititan imperion.

Kultura historio[redakti | redakti fonton]

Ramses la 2-a enĉifrigis la tekston de la traktato en la murojn de la karnaka Templo kaj de la templo de Ramesseum, aldone ekzistas fragmentoj de la tabulo de la hititoj en la kojnoskribo (parte nelegebla). Ili diferenas en la vidpunkto, sed enhave koincidas. Citaĵoj pendas en la UNO-konstruaĵo en Novjorko. En la arĥeologia muzeo (turke Arkeoloji Müzesi) en Istanbulo troviĝas hititaj kojnoskribaj tabuloj el Boğazkale (Hattuša), inter ili tri kopiaĵoj de la traktato.

Ankaŭ multaj korespondaj leteroj postrestis kaj kun la Amarna-leteroj permesas unikan enrigardon je la tiamaj diplomatiaj kutimoj.

Re-malkovro de la pactraktato[redakti | redakti fonton]

La egipta versio de la traktato estas rezervita sur la steleo de templo Amus en Karnak kaj pliaj kopiaĵoj en la temploj ĉe Luksoro kaj Abidos. La franca Jean-François Champollion kopiis en jaro 1828 parton de la teksto kaj publikis sian malkovron en 1844. La hitita versio estis elfosita en 1906-08 fare de germana Hugo Winckler ĉe la iama hitita ĉefurbo Hattusa.

Literaturo en la germana[redakti | redakti fonton]

  • Horst Klengel: Hattuschili und Ramses, Hethiter und Ägypter – ihr langer Weg zum Frieden. Philipp von Zabern, Mainz 2002, ISBN 3-8053-2917-2.
  • Katrin Schmidt: Friede durch Vertrag. Der Friedensvertrag von Kadesch von 1270 v. Chr. Der Friede des Antalkidas von 386 v. Chr. und der Friedensvertrag zwischen Byzanz und Persien von 562 n. Chr. Lang, Frankfurt [u.a.] 2002. ISBN 3-631-38848-9.