Ego sum principium mundi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la litero M (literumata mo)...

Ego sum principium mundi (laŭvorte "Mi estas la komenco de la mondo") estas komenco de ŝerca latinlingva enigmo, kies origino ne klaras.

Quis sum ?, t.e. Kiu estas mi?

Enigmo[redakti | redakti fonton]

Ego sum initium (aŭ principium) mundi
et finis saeculorum
omnia cum me
et nihil sine me (tiuj ĉi du versoj ofte ne skribatas)
triplex sum (aŭ trinus sum, trinus et unus sum)
sed non Deus (aŭ attamen non Deus, et tamen non Deus sum)
quis sum?

Solvo[redakti | redakti fonton]

La korekta solvo[1] estas la litero "mo", kiu estas la unua en la latinlingva vorto mundi (=de la mondo) kaj la lasta en la vorto saeculorum (=de la eterno); en la vorto omnia (=ĉio) "mo" ja ĉeestas dume ĝi malĉeestas ĉe nihil (=nenio). Ĝi konsistas el tri interligitaj lineoj. Evidentiĝas ke malgraŭ la unuavide filozofia temo tute ne temas pri sprite komplika respondo: ĉar por atingi ĝin nur laŭvorte oni prenu la pri la litero "mo" diritajn karakterizojn.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ego sum principium mundi en la latina Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen la traduko de la iomete tikla enigmo: Mi estas la komenco de la mondo kaj la fino de la eterno. Ĉio estas kun mi kaj nenio estas malkun mi. Mi estas triforma sed ne Dio! Kiu do mi estas?
  2. Interese estas ke Sweet/Moore malgraŭ la banaleco pensas ke tute ne eblas traduki la enigmon.