El callejón de los milagros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El callejón de los milagros
filmo
Originala titolo El callejón de los milagros
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 5 maj. 1995
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Carlos Marcovich
Reĝisoro(j) Jorge Fons
Produktisto(j) Alfredo Ripstein
Scenaro Vicente Leñero
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Lucía Álvarez
Rolantoj Salma Hayek • Ernesto Gómez Cruz • María Rojo • Bruno Bichir • Delia Casanova • Claudio Obregón • Abel Woolrich • Luis Felipe Tovar • Daniel Giménez Cacho
IMDb
vdr

El callejón de los milagros (La strateto de la mirakloj, Midaq Alley en Usono kaj Miracle Alley en Aŭstralio) estas meksika filmo reĝisorita de Jorge Fons kaj bazita sur la samnoma romano (زقق المدق) de la egipta verkisto Nagib Mahfuz. Realigita en 1995, en la filmo protagonistas Ernesto Gómez Cruz, Salma Hayek, Bruno Bichir, Delia Casanova, María Rojo kaj Margarita Sanz.[1]

La originala historio okazas en Kairo en la 1940-aj jaroj. La agado de la filmo, adaptita de Vicente Leñero, tamen okazas en la 1990-aj jaroj en historia urbocentro de Meksikurbo. La historio estas rakontita ekde tri diferencaj vidpunktoj: Don Ru (Ernesto Gómez Cruz), posedanto de la trinkejo kie venas klientoj drinkadi kaj ludi dominon, krom Alma (Salma Hayek), la belulino de la kvartalo kiu serĉas pasion, kaj Susanita (Margarita Sanz, kiu ricevis premion Ariel pro sia ludado), fraŭlino posedanto de la loĝejaro en kiu Alma kaj aliaj roluloj loĝas.

La filmo ricevis multajn premiojn kaj okupas la rangon 18an ene de la listo de la 100 plej bonkvalitaj meksikaj filmoj, laŭ la opinio de 27 kritikistoj kaj fakuloj de la meksika kino, publikigita de la portalo Sector Cine en junio 2020.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo estas dividita en kvar epizodoj, kiuj okazas ĉe la centra scenejo de la strateto nomita kiel la filmo mem. La epizodoj centriĝas en la ĉefaj roluloj:

  • En la unua, "Don Rutilio", tirana patriarko kaj maĉisto kiu kaŝis sian samseksemon ĝis tiam atingas la seksan favoron de Jimmy, amato multe pli juna; lia filo, Ĉava, ne eltenas tion kaj atakas la amanton de sia patro.
  • La dua, "Alma", estas la historio de la belulino, loĝanta en la strateto, kaj enamiĝinta de Abel (kiu foriras al Usono akompanante sian amikon Ĉava), post la malsukcesa geedziga engaĝiĝo, estas seksallogita de José Luis, kiu enamigas ŝin por poste prostitui ŝin; kiam ŝi rimarkas la kaptilon, abandonas lin sed finfine revenas al li kaj akceptas la prostituadon.
  • La tria, "Susanita", etas la rakonto kiel maljuna fraŭlino klopodas plenumi siajn amaferajn revojn.
  • En la kvara, "La reveno", kiel la nomo sugestas, la menciitaj historioj interplektiĝas kaj konkludas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fotogramas, filmo "El callejón de los milagros". Alirita la 2an de Junio 2021.
  2. Sector Cine (9a de junio 2020). «Las 100 mejores películas mexicanas de la historia». Arkivigite je 2021-05-26 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Junio 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]