El lado oscuro del corazón 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El lado oscuro del corazón 2
filmo
Originala titolo El lado oscuro del corazón 2
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2001
Ĝenro amafera filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Eliseo Subiela
Scenaro Eliseo Subiela
Rolantoj Darío Grandinetti • Ariadna Gil • Nacha Guevara • Sandra Ballesteros • Manuel Bandera • Santiago Ramos • Pepe Novoa • Carolina Peleritti • Miguel Dedovich • Belén Fabra
IMDb
vdr

El lado oscuro del corazón 2 (La malhela korflanko 2) estas argentin-hispana dram-komedia filmo verkita kaj reĝisorita de Eliseo Subiela kaj ĉefrolulita de Darío Grandinetti, Sandra Ballesteros, Ariadna Gil kaj Nacha Guevara. Ĝi estis premierita la 5an de julio 2001. La intrigo estas bazita ĉefe sur poeziaĵoj. Ĝi estas sekvaĵo de El lado oscuro del corazón.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dek jarojn post Ana kaj la poeto Oliverio pasigis tiujn bonajn tempojn en Montevideo, Ana abandonas lin por vojaĝi al Barcelono kaj startigi novan vivon, dum Oliverio pasigas la tempon serĉante alian virinon kiu "flugigu lin". Pridemandita pro siaj imagaj personecoj, Oliverio ekentreprenas intiman kaj klarigan veturadon al la Malnova Kontinento, kie li sukcesas trovi Ana, sed konstatas, ke kune ili jam ne flugas.

En tiu intensa vojaĝo apud la poezio, Oliverio trafas la neeviteblan tempopason kaj moviĝas el la neĉifrebla senkulpigo al la remalkovro de amo. En tiu procezo, apud la memmortiga poezio kaj la liberiga poezio, ekkonas Alejandra, bela cirka trapezistino kun kiu startigas esencan rilaton –Alejandra, subtile, sugestas memoron de la poetino Alejandra Pizarnik–, klopode ĉefe al plilongigo de la vivo kaj la amo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro[redakti | redakti fonton]

  • Darío Grandinetti kiel Oliverio
  • Ariadna Gil kiel Alejandra
  • Sandra Ballesteros kiel Ana
  • Nacha Guevara kiel La Mortino
  • Manuel Bandera kiel La Virmorto
  • Santiago Ramos kiel Joaquín
  • Pepe Novoa kiel Paco
  • Carolina Peleritti kiel Miranda

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]