El libro de piedra (filmo de 1969)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ŝtona Libro
filmo
Originala titolo El libro de piedra
Originala lingvo hispana
Kina aperdato 1969
Daŭro 99 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado Ignacio Torres
Reĝisoro(j) Carlos Enrique Taboada
Produktisto(j) Adolfo Grovas
Scenaro Carlos Enrique Taboada
Filmita en Meksiko
Muziko de Raúl Lavista
Rolantoj Marga López • Joaquín Cordero • Aldo Monti
IMDb
vdr

El Libro de piedra (esperante La Ŝtona Libro) estas meksika supensa kaj drama filmo de 1969 reĝisorita de Carlos Enrique Taboada, kreinto de filmoj de sama ĝenro.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Julia Septién (Marga López), bona kaj kompetenta instruistino, estas dungita de sinjoro Eugenio Ruvalcaba (Joaquín Cordero), reedziĝita negocisto, kiu konfidas al ŝi la edukadon kaj zorgon de lia eta filino Silvia (Lucy Buj). Silvia, kiu estas eta infanino ŝajne normala kaj sana, havas amikon nomitan Hugo. Julia rimarkigas al sinjoro Ruvalcaba, ke la kompanio de Hugo bonfaras al lia filino. Tamen, li klarigas al ŝi, ke Hugo reale ne ekzistas.

Silvia reale ĝuas tiel la klasojn disdonatajn de sia instruistino, kiel ludi ĉe lageto apud ŝia domego, kie troviĝas statuo de infano tenanta libron siamane, el kiu rezultas Hugo. Post iuj tagoj, la obsedo de Silvia pro Hugo ŝanĝas ŝian konduton kaj ŝian rilatmanieron kun siaj familianoj, speciale kun ŝia duonpatrino Mariana (Norma Lazareno) al kiu ŝi farigas sorĉon. La instruistino eksciis pri ĉio kio okazas ĉirkaŭ Silvia kaj intencas komuniki ĝin al ŝia baptopatro Carlos (Aldo Monti), kiu ekkredas ĝin, kaj poste al la patro vane.

Tra la paso de l' tempo, okazas serio da misfortunoj kiuj afektas ĉiujn en la familio eĉ al Silvia; situacio kiu malboniĝas kiam la patro, sinjoro Ruvalcaba, decidas liberigi lian familion de la statuo. Ekde ĉi-momento, la realeco kaj la sorto de Silvia turniĝas tragedie kaj neinversigeble, aferoj kiujn ŝia patro lamentas profunde kaj elkore.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

  • Marga López - Julia Septién.
  • Joaquín Cordero - Eugenio Ruvalcaba.
  • Norma Lazareno - Mariana Ruvalcaba.
  • Aldo Monti - Carlos.
  • Lucy Buj - Silvia Ruvalcaba.
  • Jorge Pablo Carrillo - Hugo.

Filmejo[redakti | redakti fonton]

La lokaro de filmado troviĝas en Meksikurbo kaj en Ŝtato de Meksiko.