Elek Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elek Simon
Elek Simon
Elek Simon
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de marto 1813(nun 1813-03-01)
en Ozsdola (Transilvanio, Aŭstra Imperio)
Morto la 25-an de januaro 1882
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristourbestropolitikisto
vdr

Elek Simon [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Elek estis hungara advokato, urbestro.

Elek Simon en 1882

Elek Simon[1] naskiĝis la 1-an de marto 1813 en Ozsdola (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Ojdula en Rumanio), li mortis la 25-an de januaro 1882 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek Simon maturiĝis en katolika gimnazio Marosvásárhely, poste li akiris diplomon en Reĝa Akademia Liceo de Kolozsvár, fine li revenis al Marosvásárhely por akiri praktikon kaj ankaŭ advokatiĝis. Li edziĝis kaj li estis advokato en Kolozsvár ekde 1937. Baldaŭ li estis subnotario. Dum la hungara revolucio de 1848 li aliĝis al armeo de Jozefo Bem, tial li estis kondamnita al prizono inter 1851-1854, poste deportita al alia urbo de Transilvanio. Ekde 1858 li denove estis advokato en Kolozsvár. En 1867 li forlasis la landan politikon kaj li estis urbestro de Kolozsvár inter 1874 kaj 1880. Lia edzino naskis 4 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]