Elemér Nagy (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Nagy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1920 (1920-03-30)
en Budapeŝto
Morto 29-an de februaro 2000 (2000-02-29) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Elemér NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Elemér estis hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1995) de Hungara Scienca Akademio.

Elemér Nagy [1] naskiĝis la 30-an de marto 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de februaro 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Nagy akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1943. Post siaj studoj li laboris en fabrika laboratorio, ekde 1949 en esplora instituto. En 1953 li kandidatiĝis, en 1956 li doktoriĝis. En 1953 li estis nomumita katedrestro en la Pezindustria Universitato Mátyás Rákosi, en 1956 en la Universitato Loránd Eötvös (samtempe li estis institutestro en Budapeŝto). Li ricevis premiojn en 1950, 1970, 1973, 1980. Li okupiĝis ekzemple pri solid-stata fiziko, alojoj, metaloj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dielectric Losses and Fluorescence of Zinc Silicates (1947)
  • Elektrolumineszcens jelenségek (1955) - doktoriĝa disertaĵo
  • Electrical Resistivity Changes of Silver and Gold Due to Large Plastric Strains (1963)
  • On the Inverse of the Pomernachuk Theoreme (1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]