Elfriede Jelinek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elfriede JELINEK [elfride JElinek] (naskiĝis la 20-an de oktobro, 1946) estas aŭstra verkistino. En 2004 ŝi gajnis la Nobel-premion pri Literaturo.

Vivo

Elfriede Jelinek naskiĝis en Mürzzuschlag, Steiermark. Ŝia patrino estis librotenistino kaj la patro, de ĉeĥa-juda deveno, estis kemiisto. Pro sia militotaŭga profesio li ne spertis la persekuton de la nazioj, sed devis labori en la armilindustrio. En la 1950-aj jaroj li psike malsaniĝis, kaj en 1969 li mortis en psikiatria hospitalo.

Elfriede Jelinek do estis edukata ĉefe de sia patrino. La knabino vizitis katolikan infanĝardenon, poste monaĥejan lernejon kun ege striktaj reguloj. Ŝia granda moviĝemo igis la monaĥinojn, doni la knabinon en psikiatrejon por infanoj – kvankam kuracistoj konstatis ke ŝia konduto estas ene de la normo.

Krome la patrino planis fari el la knabino genian muzikistinon. Jam kiel etulino Elfriede devis okupiĝi pri pluraj muzikinstrumentoj (piano, fluto, gitaro, violono kaj aldviolono). En la aĝo de 13 jaroj ŝi krom gimnazion vizitis konservatorion en Vieno, studis tie ludi orgenon, pianon kaj fluton.

Post la abiturienta ekzameno ŝi unuafoje psike kolapsis, tamen ekstudis arthistorion kaj teatran sciencon. En 1967 ŝi pro psikaj problemoj ĉesigis la studadon, poste ŝi pasigis unu jaron izolite en sia hejmo. Dum tiu tempo ŝi komencis verki. Ŝiaj unuaj poemoj baldaŭ aperis presite, sed ŝia unua romano bukolit, verkita en 1968, publikiĝis nur 1979.

Post la morto de sia patro ŝi pli kaj pli saniĝis kaj engaĝiĝis politike. Dum kelkaj monatoj ŝi vivis en maldekstreca komunumo. En la jaro 1971 ŝi per orgeno-ekzameno finis la konservatorion.

Ŝian plian literaturan agadon forte influis la teorioj de Roland Barthes, pri kiuj ŝi verkis la eseon die endlose unschuldigkeit. En 1972 Elfriede Jelinek transloĝiĝis al Berlino, sed post unu jaro ŝi revenis al Vieno. En la jaro 1974 ŝi iĝis membrino de la Komunisma Partio de Aŭstrio, samjare ŝi edziniĝis al Gottfried Hüngsberg. Poste ŝi vivis alterne en Vieno kaj Munkeno. Sian partion ŝi en 1991 forlasis.

Literaturan famon Elfriede Jelinek gajnis per la romano Die Liebhaberinnen (1975). Ŝi tiutempe krome verkis radiodramojn. La titolo Die Ausgesperrten komence de la 1980-aj jaroj aperis sinsekve kiel radiodramo, romano kaj filmo.

Unuan skandalon ŝi kaŭzis en 1983, per la dramo Burgtheater, kiu malkaŝis kaj kritikis faŝismajn ideologiojn en la moderna aŭstra socio. En la sama jaro aperis la romano Die Klavierspielerin, temanta pri fiaskinta pianistino, kies aŭtoritatema patrino malebligis al ŝi memstaran vivon kun normalaj interhomaj rilatoj.

Grandajn disputojn rikoltis la romano Lust (= Volupto), kiu publikiĝis en la jaro 1989. Recenzentoj priskribis la verkon virina pornografiaĵo, kaj anoj de la dekstreca partio FPÖ atakis la verkistinon sur afiŝoj dum la balotbatalo.

Ĝis nun la personeco kaj la verkaro de Elfriede Jelinek estas forte pridisputataj. Ŝia stilo estas sarkasma kaj provokema, ŝia kritikemo ŝajnas senlima. En ŝia lingvaĵo abundas drastaj metaforoj, vulgaraĵoj kaj obscenaĵoj. Tamen granda aro da subtenantoj fervore laŭdas ŝian manieron, kritiki la socion kaj la klopodojn lingve vualigi maljustaĵojn.

Elfriede Jelinek gajnis aron da altrangaj literaturpremioj, i.a. la Heinrich-Böll-Preis (1986), la Georg-Büchner-Preis (1998) kaj la Premion Nobel de Literaturo en 2004.

Listo de verkoj

Romanoj

  • wir sind lockvögel baby (1970)
  • Michael (1972)
  • Die Liebhaberinnen (1975)
  • bukolit (1979)
  • Die Ausgesperrten (1980)
  • Die Klavierspielerin (1983)
  • Oh Wildnis, oh Schutz vor ihr (1986)
  • Lust (1989)
  • Die Kinder der Toten (1995)
  • Gier (2000)

Dramoj

  • Was geschah, nachdem Nora ihren Mann verlassen hatte (1977)
  • Burgtheater (1983)
  • Krankheit oder Moderne Frauen (1984)
  • Totenauberg (1991)
  • Raststätte (1994)
  • Ein Sportstück (1998)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Portantoj de Nobel-premio pri literaturo 2001-2025