Elisabeth Schwarzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elisabeth Schwarzer (naskiĝis la 21-an de februaro 1959) estas germana esperantistino. En la 1980-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ĉefe kiel estraranino en ties Komisionoj pri Eksteraj Rilatoj, kaj reprezentis la Esperanto-movadon en multaj internaciaj kunvenoj de sociaj organizaĵoj. Krome, ŝi kunorganizis plurajn Internaciajn Seminariojn de GEJ kaj inter la jaroj 1989 kaj Komitato de UEA 1995-1998 estis komitatanino de UEA. Studinte etnologion en la Libera Universitato Berlino, ŝi plu vivas en Berlino.