Elise Bürger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elise Bürger
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1769 (1769-11-17)
en Stutgarto
Morto 24-an de novembro 1833 (1833-11-24) (64-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teatra aktoro • verkisto
vdr

Marie Christiane Elisabeth Elise BÜRGER (fraŭline Hahn; naskiĝinta la 19-an de novembro 1769 en Stuttgart, mortinta la 24-an de novembro 1833 en Frankfurto ĉe Majno), la tria edzino de Gottfried August Bürger, estis germana verkistino kaj aktorino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elise publike ofertis en 1789 sian manon al Gottfried August Bürger kion li komence taksis ŝerco dononte poetan respondon. El tio evoluis leterinterŝanĝo kie Bürger enpoeme en rimarkinda letero senvualigis tutan vivon sian. Dum la paskaj ferioj de pasko 1790 al Stuttgart kaj vere povis konduki sian ŝvaban knabinon enaŭtune antaŭ la altaron.

La geedzeco baldaŭ evidentiĝis afero malfeliĉega kaj Bürger post mallonga tempo eksentis la konsekvencojn de la virinaj koketeco, distriĝemo kaj malfideleco. En februaro 1792 ŝi forlasis la edzon kaj oficiale eksedzinigitis en la 31.3. Ekde tiam ŝi aperis publike sub la nomo Elise B. aktorante sur scenejoj de Hamburgo kaj Altona, en Hanovro kaj Dresdeno. Laste ŝi vojaĝadis tra Germanujo kiel deklamistino kaj mimistino; finfine ekloĝis en Frankfurto. Dum la lastaj vivojaroj ŝi fakte blindulinis.

De ŝi konserviĝis kelkaj poemoj kaj teatraĵoj, i.a. la kavalira dramo »Adelheid, Gräfin von Teck« (Altona 1799).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 622 (tie ĉi interrete)