Izabela de Burbono
El Vikipedio
(Alidirektita el Elizabeto de Burbono)
Izabela aŭ Elizabeta de Burbono aŭ de Francio (naskiĝis la 22-an de novembro 1602 en Fontainebleau - mortis la 6-an de oktobro 1644 en Madrido) estis reĝino (pro edziĝo, ne kiel reganto) de Hispanio.
Ŝi estis la filino de la franca reĝo Henriko la 4-a kaj de Maria de Mediĉo.
Izabela edziniĝis kun la hispana reĝo Filipo la 4-a en Bordeaux je la 25-a de novembro 1615. Ekde 1621, kiam ŝi fariĝis reĝino de Hispanio pro la morto de sia bopatro Filipo la 3-a, ŝi eknaskis plurajn heredantojn por sia edzo, inkluzive de la princo Baltasar Carlos. Inter ili, nur ŝia plej juna filino, la estonta Maria Teresa de Hispanio kaj edzino de Ludoviko la 14-a, atingis plenkreskan aĝon.