Ellen Burstyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ellen Burstyn
Oskar-premiito
Persona informo
Ellen Burstyn
Naskonomo Edna Rae Gillooly
Naskiĝo 7-an de decembro 1932 (1932-12-07) (91-jaraĝa)
en Detrojto
Religio sufiismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Cass Technical High School • Lee Strasberg Theatre and Film Institute vd
Familio
Edz(in)o Neil Nephew vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • ĝenra aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1955– vd
Verkado
Verkoj The Last Picture Show ❦
The Exorcist ❦
Alice Doesn't Live Here Anymore ❦
Same Time, Next Year ❦
Resurrection ❦
Law & Order: Special Victims Unit ❦
Requiem for a Dream ❦
The Stone Angel ❦
Political Animals vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ellen Burstyn (denaske Edna Rae Gillooly; 7a de Decembro, 1932) estas usona aktorino. Ŝia kariero ekis en teatro dum la fino de la 1950-aj jaroj, kaj dum la venonta jardeko ŝi faris kelkajn kinajn kaj televidajn seriojn. Ŝi estas estrarano de Actors Studio.

La ludado de Burstyn en la fama dramo de 1971 nome The Last Picture Show havigis al ŝi nomumon por Oskar-premio pro plej bonkvalita duaranga aktorino, post kio ŝi ŝanĝis el duarangaj al protagonistaj kinaj kaj teatraj roloj. Burstyn ricevis duan nomumon por Oskar-premio pro ludado en The Exorcist (1973), kaj ricevis la Oskar-premion kiel plej bonkvalita aktorino la venontan jaron por sia laboro en la filmo de Martin Scorsese nome Alice Doesn't Live Here Anymore.

En 1975, ŝi ricevis la Premion Tony pro sia ludado en la produktaĵo de Broadvajo nome Same Time, Next Year, kaj ricevis oran globon kaj kvaran nomumon por Oskar-premio pro ĝia kina versio de 1978.

Burstyn estis laborinta konstante en kino, televido kaj teatro ekde tiam, kaj ricevis multajn premiojn kaj nomumojn survoje, kiaj sep aldonajn nomumojn por Ora Globo, kvin nomumojn por Premio Emmy (el kiuj du atingis), kaj du pliajn nomumojun por Oskar-premio por la plej bonkvalita aktoriono pro sia ludado en la filmoj Resurrection (1980) kaj Requiem for a Dream (2000).

Burstyn estas unu el tre malmultaj aktoroj kiuj ricevis la Triopan Kronon de Aktorado nome la premiojn Oskar, Emmy, Grammy, kaj Tony. En 2013, ŝi estis metita en la Usonteatra Famtrotuaro de Novjorko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Burstyn, Ellen (2006). Lessons in Becoming Myself. Riverhead Books (New York City, New York). ISBN 978-1-59448-929-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]