Elpremtubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uzitaj elpremtuboj de farbo
Elpremtubo kun dentopasto

Elpremtubo estas tubforma pakumo kiu je unu flanko estas platigita kaj fermita kaj je la alia flanko havas beketon kun kovrilo. Elpremtubo plej ofte havas ŝraŭbkovrilon. Tiel la tubo estas, post uzado, hermetike fermebla. Kelkfoje oni uzas kovrilon kun klapeto. La elpremtubo estas inventaĵo de John Goffe Rand el ĉ. 1842. Kune pro la farbo-elpremtubo la impresionismo povis disvolviĝi.

Materialo[redakti | redakti fonton]

Elpremtuboj nuntempe estas farataj el aluminioplasto (organika polimero). Antaŭe ili estis el stanumita plumbo. Plumbo tamen estas venena, multekosta kaj peza.

Aluminiaj elpremtuboj ofte havas ŝirmtavolon je la interna flanko, pro kio la aluminio ne povas reagi kun la enhavo de la elpremtubo.