Emil Bogdán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Bogdán
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1921 (1921-08-23)
en Timișoara
Morto 19-an de novembro 2008 (2008-11-19) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistobestokuracisto
vdr

Emil Bogdán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogdán Emil estis hungara bestokuracisto, parlamenta deputito.

Emil Bogdán[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1921 en Timișoara, li mortis la 19-an de novembro 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Bogdán apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1939, poste li partoprenis en sekreta junulara politika grupo. En 1940 li rifuĝis al Hungario, kie li estis memservanta soldato en fino de la 2-a mondmilito. Li akiris bestokuracistan diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1951, poste li estis bestokuracisto en Mezőfalva, pli poste en Ráckeresztúr (1956-1961), fine en agrikultura instituto de Martonvásár ĝis 1982. Kiel emerito, li partoprenis en la unua kvazaŭ libera renkontiĝo de opozicio (komprenu: nekomunistoj) en 1987, li estis parlamentano inter 1990–1994 kaj 1998–2002. Li ricevis premiojn en 1986 kaj postmorte. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis unu, la dua 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a borjak Eschericia coli okozta megbetegedéseinek kiküszöbölését célzó profilaktórium kialakításához (1976)
  • Tapasztalatok nagyüzemi tehenészetben a borjak vírusos légző- és emésztőszervi megbetegedése, az immunizálás módja és a teljes tej itatásának ökonómiai összefüggéséről (1977)
  • Egyes laboratóriumi vizsgálatok értékelése a szakosított nagyüzemekben tartott és nagy termelési tehenek anyagforgalmi rendellenességeinek kórjelzéseiben (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]