Emil Nadányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Nadányi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1881 (1881-02-28)
en Oradea
Morto 28-an de majo 1933 (1933-05-28) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Aranka Hettyey
Okupo
Okupo ĵurnalistoredaktoro
vdr

NADÁNYI Emil (pro. nada:nji) estis hungara ĵurnalisto naskiĝinta en Nadjvarado la 28-an de februaro 1881 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de majo 1933.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Nadányi finis juron en la Universitato de Koloĵvaro. Kiel studento li estis kunlaboranto de la gazeto Ellenzék. En 1903 li translokiĝis en Budapeŝton kaj li iĝis kunlaboranto de Budapesti Napló, Pesti Hírlap, Magyar Szó, Országos Hírlap. De 1908 li redaktis en Koloĵvaro la gazeton subtenantan la politikon de István Tisza titolitan Kolozsvári Hírlap. En 1915 li denove reiris en Budapeŝton kaj li fondis la duonoficialan registargazeton 8 Órai Újság, kiun li ĉefredaktis ĝis sia morto. De 1927 li estis ĝeneraldirektoro de la akcisocieto Budapesti Hírlap.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Parlamenti küzdelmeink 1904 – 1913 (Bp., 1914).

Fonto[redakti | redakti fonton]