Ellenzék

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ellenzék (Opozicio) estis hungarlingva politika, ekonomia kaj socia ĵurnalo aperinta en Kluĵo, (Hungario) kaj poste (Rumanio) inter 1880 kaj 1944.

Redaktoroj[redakti | redakti fonton]

Ĝia fondinto kaj respondec-, ekde 1895 ĉefredaktoro estis Miklós Bartha, sendependpartia politikisto kaj publicisto. Ekde 1919 ĝia subtitolo estis "sendependa politika ĵurnalo", ekde 1923 "hungara politika ĵurnalo". Pluaj ĉefredaktoroj estis: Dobó Ferenc (1919-21), Grois László (1921-25), Sulyok István (1925-26), Somodi András (1926-32), Szentimrei Jenő (1932-35), Grois László (1935-38), Végh József (1938-40), Zathureczky Gyula (1941-44) kaj fine Szász Béla (1944).

Politika tendenco de la ĵurnalo[redakti | redakti fonton]

Ĝia politika tendenco en la 20-aj jaroj estis civila radikalismo, en 1925 iomtempe apogis la Landan Hungaran Partion, sed ekde 1927 ĝi fariĝis organo de la pli liberala grupo de Miklós Bánffy, kiu serĉis la kunagadon kun la rumana registaro. Ĝiaj spiritaj direktintoj estis ekde 1923 Aladár Kuncz, je la komenco de 30-aj jaroj Miklós Krenner, Jenő Szentimrei, Imre Lakatos kaj Sándor Hunyady. Ĝiaj elstaraj raportistoj estis Mátrai János, poste Demeter Béla kaj Gredinár Aurél. Je la fino de la jardeko estis la oficiala organo de Magyar Népközösség kaj sekvis la politikon de Bánffy Miklós. Post la Viena arbitracio ĝi fariĝis la apoganto de Erdélyi Párt, kaj precipe inter 1941 1943 ĝi falis sub forta influo de dekstra politiko sub gvido de Zathureczky Gyula kaj sia rondo. En la lasta jaro de la Dua mondmilito denove aperas la progresaj civilaj fortoj en ĝia redaktoraro (Sándor Vita).

Ĝia literatura rolo[redakti | redakti fonton]

La Ellenzék havis gravan rolon en la formado kaj organizado de literatura vivo. Ĝia literatura aldonaĵo ludis gravan rolon precipe post la ĉeso de Napkelet (1923) kaj antaŭ la apero de Erdélyi Helikon (1928. La 11-an de novembro 1923 ĝi anoncis konkurson por historiaj romanoj kaj noveloj. Romanoj ne naskiĝis, sed oni sendis 21 novelojn, el kiuj la unuan premion gajnis József Nyírő (Rapsonné rózsája). La duan konkurson oni anoncis en januaro 1925 kaj premiojn ricevis Mária Berde (A télutó) kaj Domokos Sipos (Vajúdó idők küszöbén). Similajn konkursojn oni anoncis por dramoj kaj historiaj verkoj. En ĝia rubriko Élet és Tudomány (Vivo kaj Scienco) kaj en ĝia aldonaĵo ĝi publikas artikolojn kun temoj etnografiaj, geografiaj, biologiaj, medicinsciencaj, fizikaj kaj kemiaj de János Bányai, Gelei József, Mátyás Jenő kaj de aliaj. La 15-an de oktobro 1939 ekiras ĝia nova literatura aldonaĵo titolita "Vasárnapi Szó" (Dimanĉa Vorto) sub redaktado de Áron Tamási. La aldonaĵo publikas la generacian konfeson de 33 verkistoj, inter kies subskribintoj troviĝas: István Asztalos, Elemér Jancsó, Sándor Kacsó, János Kemény, György Kovács, Imre Mikó, Ferenc Szemlér, László Szenczei kaj Zsigmond Vita. La kunlaborintoj de la aldonaĵo estis: Erdélyi József, Fodor József, Jankovich Ferenc, Rónay György, Lőrinc Szabó, Sándor Weöres, Jenő Kiss, László Szabédi, Flórián Tibor, Zoltán Jékely, Varró Dezső, László Sztojka, Endre Hegyi, Jenő Hobán, Lajos Dánér, Dezső Kosztolányi , János Kodolányi, Zsigmond Móricz, Frigyes Karinthy, Sándor Márai, Áron Tamási, Kovács György, Szemlér Ferenc, Szenczei László, Albert Wass, László Béla, Károly Kós, Károly Molter, Kemény János. La publicistoj de la ĵurnalo estis krome Áron Tamási, Albrecht Dezső, Dezső László, Incze Lajos, Pálffy Károly. La eseon reprezentis Spectator (Miklós Krenner), Jancsó Elemér, István Juhász, Szabó István, Heszke Béla, László Kovács, Attila Szabó T., József Venczel, Vita Zsigmond, Sándor Tavaszy kaj el Hungario Féja Géza, Gyula Illyés, László Németh kaj Antal Szerb.

Fontoj[redakti | redakti fonton]