Miklós Bánffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

BÁNFFY Miklós, grafo, Kisbán estis hungara verkisto, politikisto naskita en Koloĵvaro la 30-an de decembro 1873 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de junio 1950.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Bánffy siajn universitatajn studojn faris en Koloĵvaro kaj Budapeŝto. Inter 1906 kaj 1909 li estis ĉefprefekto de Departemento Kolozs (reĝa departemento) kaj Kolozsvár. Ekde 1901 per liberala programo, ekde 1910 senpartia programo estis deputito. Pli malfrue aliĝis al Nacia Laborpartio. Inter 1913–18 li estis indendanto de ŝtataj teatroj. Li estis membro de Societo Kisfaludy (1916). Inter 14-a de aprilo 1921 kaj 29-a de decembro 1922 estis ministro por eksteraj aferoj en registaro de István Bethlen. En jaroj 1923–27 estis prezidanto de Belarta Konsilantaro. En 1926 li relokiĝis Transilvanujon kaj ludis gravan rolon en literatura vivo. En 1940 li estis invitita superĉamregano. Li estis redaktoro de Erdélyi Helikon. Li priokupiĝis muzikon, pentron, reĝisoradon, literaturon; sub nomo Kisbán Miklós verkis dramojn. Laŭ [1] li apartenis al framasonoj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A nagyúr (Atilo la Huno, dramo, 1913);
  • Reggeltől-estig (romano, Kolozsvár, 1927);
  • Martinovics (dramo, Kolozsvár, 1931);
  • Fortéjos Deák Boldizsár memoriáléja (Kolozsvár, 1931, saját rajzaival és könyvdíszével jelent meg);
  • Emlékeimből (Kolozsvár, 1932);
  • Megszámláltattál… (romano, Bp., 1935);
  • És híjjával találtattál (romano, Bp., 1937);
  • Darabokra szaggattatol (romano, Bp., 1940).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Illés Endre: A dilettáns (Arcképvázlat B. M.-ról. Kortárs, 1965. 1. sz.).
  • Marosi Ildikó: Kis/bánffy/könyv. Bonchidai Prospero. Tanulmány, Csíkszereda, Pallas-Akadémia Könyvkiadó, 1997.
  • Takács Péter: Bánffy Miklós világa', Lucidus Kiadó, 2006.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]