Emil Wachter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Neuss-Marienkirche Fenster1.jpg
Paroĥopreĝejo Sankta Maria en Neuss, vitralo ĉe la norda transversa navo de Emil Wachter

Emil Wachter (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1921 en Neuburgweier ĉe Rheinstetten; mortinta la 12-an de januaro 2012 en Karlsruhe) estis germana bildartisto.

Edukado, profesio kaj artverkaro

Post abituro kaj interrompite per militservo kaj militkaptiteco, Wachter studis ekde 1939 teologion kaj filozofion en Freiburg, antaŭ ol li dedidiĝis por pentrado kaj skulptado, kion li studis en Karlsruhe. Ekde 1954 Wachter verkis kiel liberprofesia artisto, instruis tamen ankaŭ ekde 1958 ĝis 1963 ĉe la Bildarta Akademio de Karlsruhe.

Lia verkaro ampleksas ĉefe vitralojn, gisbetonajn reliefojn, plafonpentraĵojn kaj altarbildojn

Ligoj eksteren