Endokrina sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj endokrinaj glandoj. (Ina dekstre, malina maldekstre.) 1. Pineala glando 2. Pituitario 3. Tiroido 4. Timuso 5. Surrenaj glandoj 6. Pankreaso 7. Ovario 8. Testiko

La endokrina sistemo, aŭ hormona glandaro estas, kune kun la nerva sistemo, unu el du plej gravaj regsistemoj en la korpo. Hormonoj, produktitaj kaj sekreciitaj far senduktaj glandoj, pasas en la sangon kaj reguligas diversajn korpofunkciojn, ĉefe la energian ekonomion, la intenson de reakcioj kemiaj en la ĉeloj, kaj la transportadon de substancoj tra ĉelaj membranoj aŭ aliajn funkciojn de la ĉeloj, ekzemple kreskon kaj sekrecion.

Hormono estas substanco sekreciata al la korpolikvoj el ĉelo aŭ ĉelaro, kiu efikas fiziologie al aliaj ĉeloj. Kelkaj influas preskaŭ ĉiun ĉelon de la korpo, ekzemple la tiroidan hormonon de la tiroido. Aliaj influas specifan histon, ekzemple adrenokortikotropino, kiu influas nur la kortikon surrenan.

Vidu ankaŭ