Engelberger Aa

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Engelberger Aa
Engelberger Aa Wolfenschiessen.jpg
Grunda nebulo super Engelberger Aa
Longeco 37 km
Alteco de la fonto 2291 m
Meznombra trafluo 4 m³/s
Akvokolekta areo [1]227 km²
Alfluantoj
Alfluas al Kvarkantona Lago
Alteco de la enfluejo 434 m
Rivero en Eŭropo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Engelberger Aa estas rivero en la kantonoj Obvaldo kaj Nidvaldo en Centra Svislando.

Enhavo

[redakti] Fonto

Engelberger Aa fontas el Titlis-Glaĉero okcidente de Surenenpasejo sur alteco de 2291 m s.m. ĉe la koordinatoj 46°49′20″N 8°30′44″O  /  46.82222°N, 8.51222°O / 46.82222; 8.51222 (Engelberger Aa)Koordinatoj: 46°49′20″N 8°30′44″O  /  46.82222°N, 8.51222°O / 46.82222; 8.51222 (Engelberger Aa).

[redakti] Fluo

Ĝia supra fluo situas ĉefe en Kantono Obvaldo sur la tereno de la komunumo Engelberg, norde de la montmasivo de Titlis, de kie al ĝi alfluas la plej granda parto de ĝia akvo. La rivero tiam direktiĝas en Engelberg norden kaj trafluas ek de Wolfenschiessen tra Kantono Nidvaldo tra la komunumoj Oberdorf kaj Buochs al la Kvarkantona Lago sur alteco de 434 m s.m.

[redakti] La alikonduko de Engelberger Aa en la jaro 1471

La rivero Engelberger Aa jam en mezepoko estis konata pro ĝia inundoj. Antaŭ la jaro 1471 la rivero dividiĝis inter Stans kaj Oberdorf en tri brakojn, unu fluis al la Kvarkantona Lago apud Stansstad, alia en Buochs, la tria nutris marĉon en Ächerli. Regule alta akvo inundis la ebenaĵon inter Stans kaj Buochs. Oni diskutis diversajn solvojn, unu propono estis profundigi ĉiujn tri brakojn, alia propono diris fortigi nur la brakon al Buochs. La proponoj kaŭzis multajn disputojn, ĝis dum inundo la rivero en la jaro 1471 komplete turniĝis al Buochs kaj ŝtopis la aliajn brakojn. Oni nun interkonsentis fortigi tiun brakon. Tiu-ĉi provizora solvo estis en la jaro 1487 konfirmita per provizora kontrakto, kiu en la jaro 1501 estis deklarita definitiva.[2]

[redakti] Inundo de 2005

La 23-an de aŭgusto 2005 Engelberger Aa inundis la komunumon Engelberg, la kantonan ĉefvojon kaj la fervojlinion kaj tranĉis la vilaĝon dum 17 semajnoj komplete de la resto de la mondo. Engelberg estis dum tiu atingebla sole per la helikopteroj de la svisa armeo.

[redakti] Vidu ankaŭ

  • Aliaj riveroj kun la nomo Aa

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Hidrodatoj de Engelberger Aa en la retejo de BAFU
  2. Fonto: Daniel L. Vischer: Die Geschichte des Hochwasserschutzes in der Schweiz (La historio de la inundoprotekto en Svislando), ĉapitro 5.6, paĝo 54 Die situative Umleitung der Engelberger Aa von 1471 (La situeca alikonduko de Engberberger Aa de 1471)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj