Engelberto la 1-a de Mark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Engelberto la 1-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1224 (1224-11-30)
Morto 16-an de novembro 1277 (1277-11-16) (52-jaraĝa)
en Castle of Bredevoort
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Adolfo la 1-a de Mark vd
Patrino Irmgard of Guelders vd
Gefratoj Gerard von der Mark • Otto van der Mark vd
Edz(in)o Kunigunde of Blieskastel • Kunigunde of Blieskastel • Isabelle Elisabeth von Kleve-Valkenburg vd
Infanoj Eberhardo la 1-a de Mark • Agnes of the Mark • Adelheid von der Mark • Sophia von der Mark • Richardis von der Mark • Mechtilde von der Mark • Gerhard von der Mark vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Engelberto la 1-a de Mark (mortinta la 16-an de novembro 1277 sur Kastelo Bredevoort) estis Grafo de Mark.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Engelberto estis posteulo de sia patro Adolf la 1-a kiel Grafo de Mark. Ĉar lia frato Oto, kiu ĝis tiam estis estinta kanoniko en Lieĝo, post la morto de la patro repaŝis en la maleklezian staton, Engelberto devis transcedi al ĉi tiu kelkajn kastelojn kiel Altena kaj Blankenstein same kiel la poe apartenan landon. La minacontan dissplitigon de la posedaĵo evitis la morto de sen-ida Oto en 1262. Post tio Engelberto denove regis la tutan graflandon.

Mallongan tempon poste Engelberto eniĝis kun la samnoma ĉefepiskopo Engelberto la 2-a de Kolonjo en malpacon. Je tio ekestis aro da bataloj, kaj la trupoj senordigis la teritorion de la respektiva malamiko. En la jaro 1265 la kontraŭuloj repaciĝis.

Engelberto de Mark estis edzo en unua geedzeco kun Kunigunda de Blieskastel, en dua geedzeco kun Elizabeta de Falkenburg, nevino de la kolonja ĉefepiskopo. Tio sekurigis la pacon inter la du partioj.

Konfliktoj kun Kolonjo denove ekestis nur sub Erzbischof Sigfrido de Westerburg. Tiu ĉi provis elkonstrui sian influon en Rejnlando kaj Vestfalujo. Kontraŭ tio diversaj teritoriestroj – inter ili ankaŭ Engelberto – formis en 1277 aliancon sub gvidado de Simono de Paderborn.

Ankoraŭ en la sama jaro Engelberto estis surprize atakata kaj grave vundata dum vojaĝo fare de Hermano la 2-a de Lohn. Li mortis sur ties kastelo Bredevoort. Lia filo kaj posteulo, Graf Eberhardo la 1-a de Mark (mortinta en 1308), sieĝis kaj detruis la kastelon. Li transigis la kadavron de sia patro al Monaĥejo Cappenberg, kie ĉi tiu estis entombigata.

Literaturo[redakti | redakti fonton]