English Phrases and Expressions in Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
English Phrases
and Expressions
in Esperanto
English Phrases and Expressions in Esperanto
English Phrases
and Expressions
in Esperanto
Aŭtoro Felix Woolf
Eldonjaro 1969
Urbo Cardiff (Kanado)
Eldoninto Esperanto Press
Paĝoj 119
vdr

English Phrases and Expressions in Esperanto (Anglaj Frazoj kaj Esprimoj en Esperanto), eldonita en 1969 de Esperanto Press en Cardiff (Ontario), estas libro kompilita de Felix Woolf. Ĝi enhavas kroman antaŭparolon de Rüdiger Eichholz.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Al la kritiko, ke – eĉ se taŭga por trakti sekajn sciencaĵojn – Esperanto tamen neniam rivalos la belajn kadencojn de la maturaj lingvoj, ni fiere kontraŭmetas, ne nur niajn poeziajn majstroverkojn, sed ankaŭ la kolore riĉajn prozaĵojn de Rossetti, Ribillard, k.a. Tamen la kritiko restas ne tute senmotiva, ĉar necesas konfesi, ke la ĝenerala stilo de la esperantanoj, eĉ se gramatike senerara, povas esti sensuka, seka, maŝina.
Konscia pri tiu difekto, Zamenhof jam antaŭ sesdeko da jaroj aperigis sian frazaron Proverbaro Esperanta, kiu, krom la proverboj mem, estas riĉa je belaj, sukaj parolturnaj frandaĵoj. Estas bedaŭrinde, ke tiu lia ĉefverko restas ankoraŭ malmulte legata, des malpli rikoltata.
Bonvena do estas la nova frazaro de Woolf, kiu celas provizi trafajn ekvikvalentojn por vivaj idiotismoj de la angla lingvo. Multaj ĉerpiĝas el la Proverbaro, pli multaj el la vivanta frazostoko de nia lingvo – kaj kelkaj el la cerbo de la aŭtoro mem. Ne ĉiu provo sukcesas : kelkaj maltrafas la celon, aŭ estas katastrofe feblaj (ekzemple, once in a blue moon t.e. tre malofte – fu!). Ne malofte la esperantaj tradukoj nuance diverĝas de la angla signifo; tre ofte ili ne respondas gramatike. Sed la eldonisto invitas plibonigon kaj kunlaboron, do kiu plendos? Kaj malgraŭ la manketoj, se anglalingva Esperanto sorbos ĉi tiun frazaron kun nur guteto da prudento, lia stilo nepre profitos. 
— junio 1970, Dermod Quirke, Esperanto, paĝo 99
Citaĵo
 Tre utila tasko por la perfektiĝanta lernanto de Esperanto estas provi ĝuste redoni la sencon de idiotismoj kaj aliaj apartaĵoj de sia gepatra lingvo, trovante por ĉiu adekvatan internacian tradukon. Por ili plej ofte ne taŭgas laŭvorta traduko; S-ro Woolf per tiu ĉi volumeto do faras utilan servon por anglalingvanoj, montrante kiel oni povas alfronti la taskon.
Tiel ekzemple por pay through the nose (laŭvorte "pagi tra la nazo") li proponas : tro multe pagi, pagi ekscese; por unter one's nose ("sub onia nazo") : en plena vido; por turn up the nose ("turni supren la nazon") : vidigi malestimon; malestimi. Kontraŭ la procezo de nuraj sencotradukoj li foje gardas sin, ĉerpante el la Zamenhofa Proverbaro.
La anglaj plurvortaj verboj prezentas apartan problemon, precipe por la neklera lernanto. S-ro Woolf listigas sub put 18 tiajn verbojn, kun sume 63 sencoj! (Tiel put by : ŝpari, put in : instali, enhaveniĝi, ekloĝi en, k.m.a.). 
— 1969, John C. Wells, Heroldo de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]