Enikő Magyari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enikő Magyari
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1973 (1973-02-21) (51-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo biologio • universitata instruisto
vdr

Enikő Magyari [madjari], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Magyari Enikő Katalin estas hungara biologo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Enikő Magyari[1] naskiĝis la  21-an de februaro 1973(nun 1973-02-21) en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Enikő Magyari akiris biologian-ekologian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1997, en la sekva jaro ankaŭ tradukistan diplomon, en 2000 sciencan gradon Ph.D. pri geologio. En la lernojaro 2000 ŝi estis asistanto en la universitato, poste 2 jarojn muzeologo en Gyöngyös. En la lernojaro 2002 ŝi estis en Universitato de Newcastle, inter 2004-2006 en Universitato de Durham. Hejmenveninta ŝi apartenis al akademia esplorgupo. Ŝi doktoriĝis (DSc) en 2017 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 2018 ŝi ŝanĝis la esploran laboron al katedrestro en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ŝi edziniĝis, poste trifoje naskis. Ŝi ricevis premiojn inter 1995-2011.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Evolution of the environment in the Carpathian Basin during the last 30.000 BP years and its effects on the ancient habitats of the different cultures (kunaŭtoro, 1998)
  • A Kárpát-medence keleti területeinek késő negyedidőszaki vegetációváltozásai a klimatikus és emberi hatások tükrében (disertaĵo, 2002)
  • Reconstructing hydrological variability from testate amoebae analysis in Carpathian peatlands (kunaŭtoro, 2006)
  • A Kárpát-medence és DK-Európa késő pleniglaciális és holocén vegetációfejlődése különös tekintett el a gyors felmelegedési és lehűlési hullámokra mutatott vegetációs válaszokra (disertaĵo, 2017)
  • Two millennia of fire activity: influence of climate and people in a peat-bog from Western Romanian Carpathians (kunaŭtoro, 2023)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.