Enio Hugo Garrote

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Enio Hugo Garrote

Enio Hugo Garrote (naskiĝis en 1928 en Rafaela, Provinco Santa Fe - mortis la 17-an de julio 2012 en Kordobo) estis argentina esperantisto, SAT-membro, librovendisto, tradukisto, redaktoro, eseisto.

Li tradukis al Esperanto “Tempesto super Akonkagvo” de Tibor Sekelj, en 1959; “La Triviala Homo” de José Ingenieros, en 1976; “Antologio de Argentinaj Noveloj” (1972) “Argentina Poemaro” (1978), la du lastaj en kunlaborado, sub la pseŭdonomo “Bastono de Kordobo”); “Argentina Novelaro” (vol. I, II, III; 1978, 1980, 1982).

Kiel redaktoro li verkis multajn artikolojn ĉefe por “Sennacieca Revuo”. Li estas aŭtoro de “Kordobaj Akvafortoj”, sub la pseŭdonomo “Magistro Eŭgo”, eldonita de SAT-broŝurservo.

Li estis esperantisto ekde 1946 kaj aktivis en Kordoba Esperanto Asocio inter 1967 kaj 2002, kiel sekretario kaj kursestro.