Eric S. Raymond
Eric S. Raymond | |
---|---|
Usona komputilisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-a de decembro 1957 en Bostono, Masaĉuseco |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Pensilvanio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Pensilvanio |
Okupo | |
Okupo | programisto • verkisto • ĵurnalisto |
Verkoj | La Katedralo kaj la Bazaro Fetchmail |
TTT | |
Retejo | http://www.catb.org |
Eric S. Raymond [erik rejmond] aŭ esr, kune kun Richard Stallman, estas inter la plej vaste konataj proponantoj de la Libera Programara Movado. Li kreis la esprimon "Malferma Fonto" por ke Libera programaro aperu malpli danĝera al komercaj firmaoj. Li estas la verkisto de la fama artikolo, La Katedralo kaj la Bazaro (angle The Cathedral and the Bazaar), en kiu li pridiskutas la organiz-metodojn de la Linuks-kerna projekto, kontraste de tiuj de la tekstredaktilo Emakso.
Li ankaŭ interesiĝas pri politiko, defendante anarkokapitalismon kaj la uzon de armiloj de ĝenerala civilularo.
- Oficiala paĝo de ESR (angle)