Erik Mongrain
Erik Mongrain (naskiĝinta la 12-a de aprilo 1980 en Montréal, Kebekio, Kanado) estas gitaristo kaj komponisto. Agnoskita pro sia originala akustika stilo, li eluzas dumanan frapteĥnikon sur elektroakustika gitaro.
Biografiaj elementoj
Kiam 14-jara Mongrain forlasas la sporton kaj ekmuzikas. Li aŭskultadas rokgrupojn kaj artistojn kiaj Metallica, Jimi Hendrix, Kurt Cobain. Poste li ekkonatiĝis kun la verkaro de Bach; dum kvar kvar jaroj li eklernas aŭtodidakte solfegion kaj ekverkas mem akustikajn erojn. Mongrain agnoskas ke li influiĝis precipe de Michael Hedges, Preston Reed kaj Don Ross[1].
Diskografio
- Equilibrium (2008)
- Fates (2007)
- Un paradis quelque part (2005)
- Les pourris de talent (2005)
Plurmedio
- Erik Mongrain - AirTap!
- Erik Mongrain - Fusions
- Erik Mongrain - Timeless
- Erik Mongrain - I Am Not
- Erik Mongrain - PercussienFa
- Erik Mongrain - The Silent Fool
- Erik Mongrain - A Ripple Effect