Erika Géczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika Géczi
Erika Géczi
Erika Géczi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1959 (1959-03-10) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o János Géczi
Okupo
Okupo kajakisto • kantisto
vdr

Erika Géczi [gEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Géczi Erika estis hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto, ŝlagrokantisto, gitaristo.

Erika Géczi kiel muzikisto

Erika Géczi[1] naskiĝis la 10-an de marto 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erika Géczi akiris pedagogian kaj trejnistan diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1986 ŝi komencis kantadi, ekde 2000 ŝi estis nur muzikisto en pluraj orkestroj. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 1988.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Erika Géczi tre malfrue, inter 1974-1988 estis kajakisto en signifa ĉefurba sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono trifoje duope en distanco 500 m. Tiuj rezultoj ne sufiĉis esti olimpiano en 1980, pro bojkoto en 1984, tamen ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kun arĝenta medalo kvarope, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1986 kvarope. Ŝiaj partneroj en kajako ofte estis Éva Rakusz, Rita Kőbán, Erika Mészáros kaj Katalin Povázsán. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1988. Ŝi estis trejnisto inter 1989-2000.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]